Hejmpaĝo > Programo antaŭ-kongreso kaj kongreso > Ekskursoj kaj vizitoj > Bicikla ekskurso al la maro
Ĉiuj versioj de tiu ĉi artikolo : [Esperanto] [français]
laste ĝisdatigita je la 7a januaro 2026
Bicikla ekskurso al la maro
Bicikla ekskurso al la maro, laŭ la Kanalo de Caen ĝis la Maro

Lundo, la 25-a de majo, je la 9a matene, senpage. 10 lokoj *.
Renkontiĝo antaŭ la Urbodomo de Hérouville Saint-Clair
Organizita kunlabore kun BEMI, ĉi tiu 25-kilometra bicikla veturo laŭ la Kanalo de Caen al la Maro ĝis la lumturo de Ouistreham sekvas ĉefe ebenan itineron ; nur la mallonga supreniro laŭ la Kanalo ĝis la PAJ postulos iom da peno.
* 👉🏿 Ni disponigas 10 elektrajn biciklojn por via uzo. La nombro da lokoj estas do limigita (krom se vi kunportas vian propran biciklon).
Adreso de la renkontiĝloko :
Mairie, 11 Place François Mitterrand, Hérouville-Saint-Clair