Esperanto-Kongreso 2026 • Hérouville

Hejmpaĝo > Programo antaŭ-kongreso kaj kongreso > Prelegoj > La pioniraj tempoj > Eugène Adam, alinome Lanti, pioniro de Esperanto

Ĉiuj versioj de tiu ĉi artikolo : [Esperanto] [français]

laste ĝisdatigita je la 7a januaro 2026

Eugène Adam, alinome Lanti, pioniro de Esperanto

Eugène Adam, konata kiel Lanti, la Normando kiu fondis SAT.

Prelego en Esperanto de Vinko Markov, prezidanto de la plenuma komitato de Sannacia Acocio Tutmonda (SAT)
Dimanĉo la 24-an de majo, je la 9-a matene, Teatrejo Zamenhof
.

Sen-naciisto kaj fondinto de SAT, Eugène Lanti (1879-1947) naskiĝis en Néhou en la departemento Manche. Post la bazlernejo en sia vilaĝo, li lernis karpentadon unue en Bricquebec, poste en Valognes, antaŭ ol ekloĝi en Rouen kaj poste Parizo, kie li laboris sinsekve kiel ebonisto kaj poste instruisto.

Li poste engaĝiĝis en la liberecana kaj anarĥo-sindikatisma movado antaŭ ol aliĝi al la Komunista Partio, kiun li rapide forlasis post vojaĝo al Sovetunio, kie li atestis la malsukceson de la Rusa Revolucio.

Post la milito, naŭzita de la mortigaj sekvoj de naciismo, li fondis la Mondan Sennacian Asocion (SAT) kiu metas Esperanton je la servo de tiuj, kiuj volas konstrui mondon sen sociaj klasoj kaj sen ia ajn formo de ekspluatado.

En mondo en tumulto, kion Lanti ankoraŭ havas por diri al ni hodiaŭ, kio restas grava en lia pensado kaj liaj engaĝiĝoj ?

En la sama rubriko: