Hejmpaĝo > Programo antaŭ-kongreso kaj kongreso > Prelegoj > La pioniraj tempoj > Harold Bolingbroke Mudie, pioniro de Esperanto
Ĉiuj versioj de tiu ĉi artikolo : [Esperanto] [français]
laste ĝisdatigita je la 7a januaro 2026
Harold Bolingbroke Mudie, pioniro de Esperanto
Harold Bolingbroke Mudie, unua prezidanto de UEA.
Prelego en Esperanto de Tim Owen, direktoro de la Brita Esperantista Asocio, akademiano kaj redaktoro de la revuo La Brita Esperantisto Sabato la 23-an de majo, je la 14:30, Teatrejo Zamenhof.
Angla esperantisto ripozas por ĉiam en nia regiono.
Kaj li ne estis nur iu ajn esperantisto : Harold Bolingbroke Mudie estis la unua prezidanto de UEA.
Post la komenco de la Unua Mondmilito, li enskribiĝis en la armeon. Li servis en Normandio ekde la 10-a de oktobro 1914 kaj estis mortigita en batalo en aŭto-akcidento la 6-an de januaro 1916 en Forges-Les-Eaux (Seine-Maritime), kie li estas entombigita en la municipa tombejo.
Post lia morto, lia posteulo, Hector Hodler, estis elektita nur fine de la milito en 1919. Tim Owen prezentos al ni ĉi tiun esceptan propagandiston, kiu, en sia juneco, estis pioniro de Esperanto ĉe la tagiĝo de ĝia internaciigo.