Hejmpaĝo > Programo antaŭ-kongreso kaj kongreso > Laborsesioj, kursoj kaj ekzamenoj > Kuiri, kanti, ludi... la laborsesioj.
Ĉiuj versioj de tiu ĉi artikolo : [Esperanto] [français]
laste ĝisdatigita je la 7a januaro 2026
Kuiri, kanti, ludi... la laborsesioj.
Estas pli ol nur “tergulo” !
En la franca, gastigita de la Cité de l’Alimentation.
Dimanĉo, la 24-an de majo, 9:00, Ĉambro Emile Gasse
👉🏿 Bonvolu noti, ke la lokoj estas limigitaj al ses kaj vi devas esti preta komenci je la 9-a matene !

“Tergulo”, kompreneble, buteraj biskvitoj, frandaĵoj, fromaĝoj, butero kaj kremo, cidro kaj kalvo.
Normandia kuirarto estas por kunhavigi.
Kelkaj el vi povos lerni kiel kuiri ĝin kun la kuiristoj de la Cité de l’Alimentation kaj helpi prepari la dimanĉan tagmanĝan festenon.
Kantada laborejo.
Gvidata en Esperanto de Bernard Bigonet, ĥoreestro de la ĥoro Interkant.
Sabato la 23-a de majo, 17:00 ; Dimanĉo la 24-a de majo, 16:00 ; Lundo la 25-a de majo, 10:30 - Ĉambro Emile Gasse

Kantu kelkajn kantojn el la esperanta repertuaro de Interkant kun Bernard Bigonet, en malstreĉa etoso, sen premo, nur por la plezuro esti kune kaj krei muzikon.
Kaj se vi ŝatos vi povos poste partopreni en la korusaj periodoj organizitaj en Greziljono !
Ludaj sesioj.

Aranĝita en Esperanto de Espéranto-Vendée.
Dimanĉo, la 24-an de majo, je la 17:30, PAJ, Ĉambro Harold Mudie
Niaj amikoj el Vendeo preparis por ni kelkajn malstreĉigajn ludojn en Esperanto, kiujn ili mem kreis aŭ adaptis.