Hejmpaĝo > Programo antaŭ-kongreso kaj kongreso > Koncertoj > Armel Amiot
Ĉiuj versioj de tiu ĉi artikolo : [Esperanto] [français]
laste ĝisdatigita je la 7a januaro 2026
Armel Amiot

Armel Amiot.
Koncerto en Esperanto.
Sabato la 23-a de majo, 20:30, daŭro 1 horo kaj 30 minutoj, Teatrejo Zamenhof
Armel estas unue kaj ĉefe amiko kaj najbaro, origine el Cherbourg.
Origine rokenrolisto kaj gitaristo, li fariĝis banĝisto kaj iom post iom turniĝis al ĵazo.
De Nov-Orleano ĝis kariba bigvino kaj akustika funko, liaj talentoj estas eklektikaj.
Kiam li malkovris Esperanton, estis tute nature, ke li havis la ideon verki originalajn kantojn en la internacia lingvo.
La unua izoliĝo donis al li tempon por prepari sian unuan albumon en Esperanto, “Banĝo Esperanto”, kio kondukis al lia prezento en Montrealo dum la 117-a Monda Kongreso.
“Dezertoj”, lia dua disko en Esperanto, aperis du jarojn poste.
Tria ĵus aperis, denove ĉe Vinilkosmo, kaj li prezentos al vi antaŭguston de siaj novaj kantoj sursceneje, akompanate de siaj du kunuloj.
![]() |
![]() |

