Hejmpaĝo > Programo antaŭ-kongreso kaj kongreso > Koncertoj > Cap ouest
Ĉiuj versioj de tiu ĉi artikolo : [Esperanto] [français]
laste ĝisdatigita je la 7a januaro 2026
Cap ouest
Cap Ouest. Koncerto en la franca kaj normanda.
Dimanĉo, la 24-an de majo, 20:30, daŭro 1 horo kaj 30 minutoj, Teatrejo Zamenhof

Cap Ouest (Kapuso okcidenten) estas grupo de tri kantistoj kaj muzikistoj el Normandio, heredantoj de la grupo Quai des Brumes, kiuj proponas al ni recitalon de tradiciaj kantoj el la repertuaro de maristoj de la normandia marbordo : kantoj por remado, virado aŭ levado, kantoj de la Terneŭanoj el Fekampo, de la Kabo-Horneranoj, de la balenĉasistoj de Havro, kaj kantoj de la maristoj de Diepo.
Laurent Barray kaj liaj kolegoj kunhavas kun ni la heredaĵon lasitan de tiuj homoj, al kiuj ili omaĝas, kaj tiun de mondo de peza laboro, solidareco, malĝojaj foriroj kaj espero.