Hejmpaĝo > Programo antaŭ-kongreso kaj kongreso > Ĉirkaŭ libroj > Ĉirkaŭ la libroj
Ĉiuj versioj de tiu ĉi artikolo : [Esperanto] [français]
laste ĝisdatigita je la 15a januaro 2026
Ĉirkaŭ la libroj
Renkontiĝo kun aŭtoro.

- Sabaton la 23-an, 16:00, PAJ, Salono Lanti.
- Gérard Sénécal : Hotelo Paradizo, kolekto de noveloj en Esperanto, eldonita de Hérouville-Espéranto.
1975 : En Koronios, la Hotelo Paradizo, konstruata sub la direkto de la greka konstruisto Dimitrios Kostantinidos, bonvenigas la familion Portal, siajn unuajn gastojn. Kiel bebo, poste kiel knabineto, la juna Milena Kostantinidos vivas feliĉan vivon. Kelkajn jarojn poste, la japana studento Takeshi Kanamori faras neatenditan vojaĝon al Grekio kun Bernard Portal. Ĉi-lasta volas reviziti la hotelon, kie li pasigis siajn infanajn feriojn. La establaĵo ŝajnas esti fermita de longa tempo !
2015 : En la hospitalo, Bernard Portal ne povas kredi siajn okulojn ! La flegistino prizorganta lin... Ĉu povus esti Milena, la filino de la greka konstruisto ?
- Sabaton la 23-an, 16:00, PAJ, Salono Lanti.
- Said Balouchi : Paradizo, romano en Esperanto, eldonita de Espéranto-France.
Kiu kredas paradizon, kreas inferon. Neniu vorto, en religio kaj en politiko, estas tiom mensoga kiom estas la vorto “paradizo”. Komence, ĝi estis nur “paeri daeza”, ĝardeno kun heĝmuro, sur tero. Poste iris al multaj lingvoj, al multaj religioj kaj eĉ al ĉielo. La ĉiela paradizo nun ekzistas por ĉiuj malriĉuloj, revuloj, kredantoj, sekvantoj, obeantoj, memvolaj servutoj kaj sklavoj kaj laŭ iu sankta eldiro ; ĝi estas plejparte loĝata de idiotoj.
En ĉi libro vi legos kiel du fratoj, tute ĝemelaj, unu en Irano, alia en Eŭropo, spertas du tre diferencajn vivojn. Kiom profunde povus esti grava la politikta sistemo…
Ĉi libro diras ke la demokratio estas afero kiu bezonas ĉiutagan prizorgon. Se ni lasas la prizorgadon pri la demokratio, la diktatoroj embuskas.
👉🏿 Sekvota de aliaj aŭtoroj...
⚠️ Se vi ŝatus prezenti libron, kiun vi verkis, tradukis aŭ eldonis, bonvolu kontakti nin...