Hejmpaĝo > Programo antaŭ-kongreso kaj kongreso > Prelegoj > Esperanto kaj pedagogio > Instrui unulingve per bildprezentado
Ĉiuj versioj de tiu ĉi artikolo : [Esperanto] [français]
laste ĝisdatigita je la 7a januaro 2026
Instrui unulingve per bildprezentado
Instruu unulingve per bildprezentado
Prelego en Esperanto de Peter Weide
Dimanĉo, la 24-a de majo, je la 16-a h., PAJ, Salono Lebigre

Denaska germana-dana esperantparolanto, Peter Weide estas sperta instruisto, bone konata kiel la onklo de Ekparolu kaj kiel gvidanto de gramatikaj laborkunsidoj.
Li lastatempe proponis novan instruilon uzantan la rektan metodon : “unulingva Esperanto-kurso per bildprezentado” .
Li prezentos al ni ĉi tiun materialon kaj sian instruan aliron.