Esperanto-Kongreso 2026 • Hérouville

Hejmpaĝo > Loĝebloj kaj restaŭracioj > Kie manĝi ?

Ĉiuj versioj de tiu ĉi artikolo : [Esperanto] [français]

laste ĝisdatigita je la 7a januaro 2026

Kie manĝi ?

La manĝservaj opcioj en Hérouville dum la Pentekosta semajnfino estas limigitaj. Nur ĉenrestoracioj (Flunch, McDonald’s, Subway, ktp.) estos malfermitaj ĉiutage por tagmanĝo kaj vespermanĝo.


Tial, dum la kongreso, por la plej multaj tagmanĝoj, ni proponas laŭpete (vidu la aliĝilon*) ĉiun tagmezon taŭgan manĝoprovizan opcion, partnere kun la Cité de l’Alimentation, kiu preparas ĉefe organikajn, lokajn kaj hejmbakitajn produktojn.

Malfermita en 2024 en la ejoj de iama hotela lernejo, la Cité de l’Alimentation estas multaktiveca asocio dediĉita al konsciigo, edukado kaj kundivido pri manĝaĵoj kaj kuirado.
*La servo estos disponebla nur se almenaŭ 40 personoj mendos ĝin.


Sabata Tagmanĝo : VI ESTAS LA ĈEFA ROLO !

12:00 tagmeze - Ĉambro Emile Gasse
Sabate tagmeze, post la senpaga aperitivo, estas la tempo por la tradicia franca regiona kunporta manĝo.
Kunportu tipan pladon el via regiono por kunhavigi. Malkovru la pladojn, kiujn alportis aliaj.


DIMANĈA MANĜO : LA NORMANDIA FESTO, PLADO PLENA DE TREZOROJ !

12:30 - Cité de l’alimentation kaj Ĉambro Emile Gasse
Prezo €30, trinkaĵoj inkluzivitaj. Vegetarana opcio disponebla.

Normandio estas konata pro sia gastronomia heredaĵo. Ni invitas vin malkovri ĝin per ĉi tiu escepta manĝo.

PNGPNG
MENUO :

  • Vire-andouil-krumo kun pomoj, cidra karamelo kaj kamemberta kremo
  • Vallée d’Auge-koko, funga kremo, celerio kaj terpoma pureo-* Tarte Tatin
  • Trinkaĵoj : Organika normandia cidro, organika pomosuko, negasa aŭ gasigita akvo
  • Kafo


DIMANĈA VESPERO : FESTO DE LASANJOJ !

19-a horo - Ĉambro Emile Gasse
Prezo €15, sen trinkaĵoj.

MENUO :

  • Lazanjelo (viandeca aŭ vegetarana)
  • Salato
  • Sezona frukta deserto


LUNDA MEZTAGO : MANĜO-KORBO

12:30 - Ĉambro Emile Gasse
Prezo €15, por manĝi surloke aŭ por kunporti
.

MENUO :

  • Fokaĉa sandviĉo
  • Rostitaj legomoj,
  • Krudaj legomoj
  • Humuso
  • Sezona frukta deserto
  • Malgranda botelo da akvo

En la sama rubriko: