Hejmpaĝo > Programo antaŭ-kongreso kaj kongreso > Antaŭ-kongreso > Kino, vojaĝo kaj Esperanto
Ĉiuj versioj de tiu ĉi artikolo : [Esperanto] [français]
laste ĝisdatigita je la 7a januaro 2026
Kino, vojaĝo kaj Esperanto
Prezentado de la filmo Esperante Eŭropen, renkontiĝo kun Gabin Forcier.
Vendredo, la 22-a de majo, je la 20:00, en la Kinejo Café des Images, salono Tati.

Gabin Forcier estas juna esperantisto el Nanto, aktiva en la asocioj JEFO kaj TEJO. Dum ses monatoj, li petveturis tra Eŭropo por renkonti esperantistojn kaj profundigi sian scion pri la lingvo kaj la movado. Dum sia vojaĝo, li vizitis 20 landojn, partoprenis en 5 eventoj, kaj pasigis 85 noktojn kun esperantistoj !
Per dokumenta filmo, subtenata de la Normandia Regiono, li montras, ke Esperanto funkcias kiel internacia lingvo por vojaĝi, komuniki kaj amuziĝi.
👉🏿 Ĉi tiu prezento estas senpaga kaj malferma al ĉiuj, laŭ disponeblo. La filmo estas en Esperanto kun francaj subtekstoj.
Aliro :
Tramo : linio 1, Aŭtobuso : linio 6, haltejo Café des Images - Hérouville Saint-Clair
Adreso :
Café des Images, 4 Square du Théâtre, Hérouville-Saint-Clair