Esperanto-Kongreso 2026 • Hérouville

Hejmpaĝo > Programo antaŭ-kongreso kaj kongreso > Antaŭ-kongreso > Akademia kolokvo

Ĉiuj versioj de tiu ĉi artikolo : [Esperanto] [français]

laste ĝisdatigita je la 7a januaro 2026

Akademia kolokvo





Vendredo, la 22-a de majo, de 9:30 ĝis 16:30.
Universitato de Caen-Normandio, Kampuso 2.

Studotago organizita de IREM (Regiona instituto pri instruado de matematiko) de Caen-Normandio, Hérouville-Esperanto kaj Espéranto-France ĉe la Universitato de Caen-Normandio, Kampuso 2 okaze de la malfermo de la Franca Esperantista Kongreso.



Esperanto kaj Matematiko :
dialogo inter historio, lingvistiko, logiko kaj didaktiko



Parolantoj :

  • François Plantade (IREM Caen Normandio, Universitato de Nantes, historiisto de matematiko, Klubo Hérouville-Espéranto) prezentos la historion de Esperanto kaj montros la spurojn de Esperanto en la Nouvelles Annales Mathématiques ĝis ĉirkaŭ 1930.
  • François Lo Jacomo (matematikisto kaj lingvisto, emerita, membro de la estraro de la Universala Esperanta Asocio UEA, Ĝenerala Sekretario de la Akademio de Esperanto) prezentos la Internacian Asocion de Esperantlingvaj Matematikistoj, aktiva ekde la 1970-aj jaroj.
  • Laurent Mazliak (Universitato Sorbona, matematikisto kaj historiisto pri matematiko) prezentos la ukrainan matematikiston kaj esperantiston Serge Bernstein (1880-1968) kaj la kontroverton pri la uzo de Esperanto en sovetia matematiko.
  • Rémi Blondel (Universitato de Loreno, logikisto kaj filozofo) prezentos la logikiston, matematikiston kaj filozofon Louis Couturat (1868–1914), kiu estis ankaŭ esperantisto, kaj lian verkon.
  • Frédéric Métin (IREM Dijon, Universitato de Burgonjo, historiisto de matematiko) pri la kontroverso pri la elekto inter Esperanto kaj Ido en la frua 20-a jarcento.
  • Marc Bavant (lingvisto kaj inĝeniero, membro de la Akademio de Esperanto ) prezentos sian vortaron de matematikaj terminoj en Esperanto Matematika vortaro kaj oklingva leksikono, publikigita en 2003.

Ĉi tiu konferenco estas senpaga kaj malferma al ĉiuj ; la prezentoj okazos ĉefe en la franca lingvo.


Aliro al Kampuso 2
Aŭto : sekvu la nordan ĉirkaŭvojon ; elirejo 5, al Douvres-la-Délivrande
Tramo : linio T2, haltejo Campus 2
Aŭtobuso : linioj 6A, 6B kaj 33, haltejo Maréchal Juin, linioj 7 kaj 20, haltejo CPAM
Adreso : Côte de Nacre - Boulevard Maréchal Juin - Caen

En la sama rubriko: