Esperanto-Kongreso 2026

Hérouville-Saint-Clair • 22a - 25a de majo

Foto : Alix Jonet - Caen la Mer Tourisme

Hejmpaĝo > Ora libro > Mesaĝoj de kongresanoj kaj ora libro

Ĉiuj versioj de tiu ĉi artikolo : [Esperanto] [français]

laste ĝisdatigita je la 15a januaro 2026

Mesaĝoj de kongresanoj kaj ora libro





Sendu al ni viajn mesaĝojn de amikeco, kuraĝigo, kritiko kaj sugestoj per nia kontaktformularo.


⇩⇩⇩⇩⇩⇩⇩⇩⇩⇩⇩⇩⇩⇩⇩⇩⇩⇩⇩⇩⇩⇩⇩⇩⇩⇩⇩⇩⇩⇩⇩





Mikaelo Bronŝtejn
(el Tiĥvino, Rusio, ĝemela urbo de Hérouville Saint-Clair)

“Mi kore dankas vin pro la informo pri la finmaja kongreso en Hérouville. Vere, nia karmemora Yves Nicolas estus kontenta, ke la fajro de Esperanto-movado ne estingiĝis en Normandio.”

Mia kara Normandio
 
Mia kara Normandio, la fora,
Ĉielarko en la viv’ senkolora,
Invitanta, atendanta, amika
For de mia rutinado formika,
Kalvadosa, kantemula, sentrista,
Esperanta kaj eĉ esperantista.

Thomas Creusot
Auteur de “Espéranto et espérantismes en France, l’utopie en pratique” (éd. Perrin)

“Mi estas honorita partopreni kiel gasto en via programo !”

(Je suis honoré de figurer en qualité d’invité dans votre programme !)


Fernando Maia Jr,
prezidento de la Universala Esperanto-Asocio

“Mi estas tre ĝoja partopreni rete ; mi ne povos partopreni la kongreson surloke, kvankam sendube estus por mi granda plezuro persone ĉeesti.”


Claude Rouget, redaktoro de Norvega Esperantisto (Tromsø)

Salutas vin el fora norda Norvegio eksa normando. Mi bedaŭras ke pro ega distanco, mi ne povos fizike partopreni en la tre interesa programo de la kongreso en Hérouville. Mi tamen ĝojas ke tri prelegoj estos aŭskulteblaj en Jutubo. Agrablan kongreson mi deziras al ĉiuj, kaj gratulojn al ĉiuj lokaj aktivuloj !

En la sama rubriko: